巴西专家看冬奥丨北京冬奥给我们带来什么?
原创 Rafael Zerbetto 中国报道世界语新闻 2022-02-11 16:06
2022年北京冬季奥运会开幕式上,烟花在"鸟巢"上空绽放(图片来自新华网)
2008年北京夏季奥运会开幕式给我留下了深刻印象。当时巴西是早晨,我惊叹开幕式将中国文化和创意巧妙地呈现给世界的美丽景象。李宁"漫步"天空点燃火炬的场景,是奥运史上最令人难忘的惊喜之一。
La malferma ceremonio de Pekinaj Someraj Olimpikoj en 2008 estis tiu, kiu plej impresis min. Estis mateno en Brazilo, kaj mi miris pri la bela spektaklo, kiu majstre prezentis la ĉinan kulturon kaj kreemon al la mondo. La sceno de Li Ning kuranta sur ĉielo por bruligi la kaldronon estas unu el la plej memorindaj surprizoj en la historio de Olimpikoj.
在前门拍摄的北京冬奥会和冬残奥会吉祥物(拍摄者为作者本人)
没想到的是,过去不到14年的时间,北京再度举办奥运会。国际奥委会宣布2022年冬奥会举办地为北京的时候,我已经居住在北京了。2008年北京举办奥运会的时候我在巴西,而2016年巴西举办夏季奥运会的时候,我又恰恰在北京……难道我永远无法体验奥运氛围吗?幸运的是,北京给了我机会,不仅可以体验奥运氛围,还可以亲眼看到、逐步跟进这些年来的筹备工作。我几次路过建设中的首钢公园(首钢滑雪大跳台所在地),并在它对公众开放后进入参观。我还参观了奥林匹克塔,看到了逐渐变得满是奥运会图片和花坛的北京,甚至还赢得了一个印有即将到来的残奥会吉祥物雪容融形象的行李箱吊牌。
Mi neniam imagis, ke post malpli ol 14 jaroj Pekino denove gastigus olimpikojn, kaj mi jam estis loĝanta ĉi tie, kiam la Internacia Olimpika Komitato anoncis ĝin kiel gastiglandon de la Vintraj Olimpikoj 2022. Mi estis en Brazilo en 2008, kiam Pekino gastigis olimpikojn, kaj estis en Pekino en 2016, kiam olimpikoj okazis en Brazilo. Ĉu mi neniam sukcesus sperti la olimpikan etoson? Bonŝance Pekino donis al mi la ŝancon ne nur sperti la olimpikan etoson, sed ankaŭ akompani la preparlaboron dum la jaroj. Mi preterpasis Shougang-parkon kelkfoje, kiam ĝi estis konstruata, kaj vizitis ĝin post kiam ĝi estis malfermita al la publiko. Mi vizitis la olimpikan turon, vidis la urbon pleniĝi de bildoj kaj florbedoj pri la Olimpikoj kaj eĉ gajnis valizidentigilon kun la bildo de Shuey Rhon Rhon, la maskoto de la baldaŭaj Paralimpikoj.
在首钢滑雪大跳台上,谷爱凌获得了中国首枚女子雪上项目金牌(图片来自新华网)
首钢公园冬季外景(拍摄者为作者本人)
去年在上海采访时,我近距离观看了一辆自动驾驶巴士,还亲自体验了自动驾驶小轿车——这两种汽车现在都在北京首钢公园内使用,人们可以乘坐它们穿行在公园里,前往奥运赛场。我在一月份去过那里,对这些自动驾驶汽车感到惊讶,它们受到许多游客的欢迎。此外,我还参观过一辆用于运送残奥会运动员的小巴:它可以为运动员及其同伴提供宽敞舒适的座位、宽阔的走廊、放置轮椅的地方,还自带电梯。
Pasintjare en Ŝanhajo mi vizitis aŭtomatan buson kaj prenis aŭtomatan aŭton -- ambaŭ nun uzataj en Shougang-parko de Pekino por transporti homojn tra la parko, kie troviĝas unu el la olimpikaj konkursejoj. Mi estis tie en januaro kaj miris pri la multaj aŭtomataj veturiloj, kiuj fariĝis tre popularaj inter turistoj. Mi vizitis ankaŭ buseton uzotan por transporti sportistojn de Paralimpikoj: ĝi havas grandajn kaj komfortajn seĝojn por sportistoj kaj iliaj akompanantoj, larĝan koridoron, lokon por rulseĝoj kaj lifton.
首钢公园内停放的自动驾驶大巴车(拍摄者为作者本人)
特别值得注意的是中国人对细节的关注,这将对最终结果产生很大影响。2008年夏季奥运会开幕式于八月八日八点八分八秒开始,因为中国人相信数字8会带来好运。今年的冬奥会开幕式,倒计时从仪式开始前24秒开始,象征着中国传统历法的24个节气,24节气被联合国教科文组织列为人类非物质文化遗产。
Aparte rimarkinda estas la zorgo de ĉinoj pri detaloj, tio faras grandan diferencon en la fina rezulto. La malferma ceremonio de la Someraj Olimpikoj 2008 komenciĝis je la oka horo, ok minutoj kaj ok sekundoj de la oka tago de aŭgusto, ĉar ĉinoj kredas, ke la numero ok alportas bonŝancon. En ĉi-jara ceremonio la retrokalkulado komenciĝis 24 sekundojn antaŭ la ceremonio, por simboli la 24 sunperiodojn de la tradicia ĉina kalendaro, kiuj estas listigitaj de UNESKO kiel nemateria kultura heredaĵo de la homaro.
中国信守了举办绿色奥运会的承诺:北京的煤矿早已于近年关闭,使用煤炭供暖和发电都已停止。首钢古老的燃煤电厂和工业遗存被作为工业化的老北京的纪念品。2015年我刚到北京的时候,没想到这里的空气会在几年后变得这么干净,但北京成功了,从2019年开始,即使在冬天,我们也能看到蓝天。几年前,我在大兴区参观了一座改建为文化馆的燃煤电厂。现在,北京的许多公共车都是电动的。
Ĉinio plenumis sian promeson okazigi mediamikajn olimpikojn: dum la lastaj jaroj karbominejoj en Pekino estis fermitaj, kaj samtempe ĉesis uzo de karbo por hejtado kaj elektrogenerado. La antikvaj karbocentraloj kaj industrioj en Shougang estis konservitaj kiel memoraĵoj de tiu malnova Pekino kun poluita aero. En 2015, kiam mi alvenis, estis neimageble, ke la aero ĉi tie povus esti tiom pura post nur kelkaj jaroj, sed Pekino sukcesis, kaj ekde 2019 ni havas bluan ĉielon eĉ dum vintro. Antaŭ kelkaj jaroj en Daxing-distrikto mi vizitis karbocentralon transformitan al kulturdomo. Nun multaj busoj de publika transporto de Pekino estas elektraj.
今年的冬奥会主火炬在追求可持续的奥运会举办模式方面取得了突破:不再使用消耗大量燃料的大火炬,而是将运动员入场所用的举牌组成雪花形雕塑,直接将火炬放入其中,作为主火炬——它很小,但碳排放量很少。
La kaldrono de ĉi-jaraj Vintraj Olimpikoj simbolas trarompon en la klopodo de pli daŭripova modelo por Olimpikoj: anstataŭ granda kaldrono, kiu konsumas multegon da brulaĵo, oni reuzis la ŝildojn de la parado de sportistoj por fari skulptaĵojn en la formo de neĝero, kaj simple metis la torĉon ene de ĝi por teni la olimpikan flamon, kiu estas ja malgranda, sed ellasas malmulte da karbono.
北京冬奥会主火炬(图片来自新华网)
简单和亲民不应该是奥运会的核心价值吗?奥运会旨在将人类团结在一起,而奥林匹克之火成为这一目的的象征。随着时间的推移,奥运会成为一项距离民众十分遥远又耗资巨大的赛事。2022年北京冬奥会将开启奥运历史的新纪元,它专注于社会责任,而非少数人的盛宴。
Ĉu simpleco kaj proksimeco al homoj ne devus esti la kernaj valoroj de Olimpikoj? La ludoj estis kreitaj por alproksimigi la popolojn, kaj la olimpika flamo fariĝis simbolo de tio. Laŭ tempopaso olimpikoj fariĝis grandioza kaj altkosta evento, apartigita de la homamaso. Espereble la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022 inaŭguros novan epokon en la historio de Olimpikoj, fokusiĝante al sia socia rolo anstataŭ esti granda festeno por malmultaj homoj.